La 'antaŭkongreso'....ie en la germana trajnsistemo!
Ĉu iu trovis mian teamon?
Nur 3 tagoj kaj 7 horoj ĝis nova jaro en Moskvo!
Jes, vere, mi estas organizanto nun la dekan jaron! Sed tamen mi restas juna, ĉu ne?
Mi estas novulino.... kio estas 'akceptado'? Kiom longe daŭros?
Ne tro longe daŭris tiu 'akceptado' - laŭ germanaj normoj!
Ĉu vere mi devas akceptiĝi kun la aliaj.... ĈU VI NE SCIAS KIU MI ESTAS????
Homoj, ne plu ĝeniĝu - MI alvenis!
Ĉu iu memoras el kiu lando mi originale venas? .... ho, ne gravas, certe mi iam loĝis en 'C lando'...
"La kor' de IS.... ĝi estas kun MI"
Ho, kiel ĉarme.... .....kaj ankaŭ, vidu - Aneta alvenis!
Kion mi devas fari per tio? Mankas instrukcio...
Eta homo! Vidu kiom li etas! Jen, por montri grandecon, ni donis al li plengrandan koron - vidu kiel granda ĝi aspektas apud li! Vidu - eta homo! .......Ĉu tiom etaj homoj tamen ne pagas kotizon?
Ĉu mi devas depreni la plaston antaŭ ĝin manĝi?
Ni? Organizantoj? Neniu informis nin.....
Ĉu vi ŝatas mian jupeton? ;-)
Eble 'sekso sur la plaĝo', sinjoro? ;-)
Jen - mi trovis du esperantistojn. Ili estas tiu-direkte - sekvu min!
....... kaj tiel, gekaraj, oni lernaŝ prononĉi per ŝkota akĉento!
Ah, jes - estas io ege ege interesa ...... en la alia direkto!
Bonvenon al la IS!!! Por fari plej varman bonvenigon ni decidis malaperigi la germanan teamon dum alventago.....
Asperga sindromo malhelpas al havantoj paroli publike....
Tio ĉi estas la urbo Wuerzburg. Mi staras ege alte. Ne estas grandega bildo sur la muro malantaŭ mi. Vere! Kredu min!
Jen, apud nia gastejo, staras la preĝejo. Aŭ kiel ni nomis ĝin, vekhorloĝo. Mankis trumpetoj ĉi-jare...
La junulargastejo....... (por ĉiuj germanoj kiuj legas tion ĉi, tio ne estas la junulargastejo - nia estis pli luksa...)
Ĉu iu memoras kiel ludi pokeron? Timwi, ĉu la reguloj legeblas?
Mi uzas "Dentafloss!" Ĝi donas plej blankajn dentojn en tuta balkano!
Hmmm...... pardonu, sed mi tute forgesis kunporti manĝbastonojn!
Ni estis tie ĉi jam dek minutojn. Ĉu neniu agnoskos sian partoprenon en al forŝtelo de la lasta tablo, aŭ ni devos atendi la TUTAN PROGRAMERON???
Sonas bone, sed ĉu ne iu almenaŭ devus kanti?
Kiam en germanio, faru kiel la germanoj....
La rakonto en tiu ĉi vortaro estas tre amuza...
Vidu - eblas ke anglo kaj franco amiku! (Pro tio ni montras nur la parton de la foto kie oni ne vidas la mansignojn)
..... ĉu mi estas sooola?
Damne, la unua evento kie mi eĉ ĝuis la manĝon!
Estis TIOM granda! Ho, jes...
Stephan, bonvolu ne fari tion al la ĉarma virino dum oni fotas ŝin...
STEPHAN!!!!
Kien mi metu miajn fingrojn? Ĉu mi ankoraŭ memoras....
Niaj katalunaj amikoj volonte deĵoris ĉe la drinkejo...... ĝis revido profitoj.....
JEN ĜI!!!!! (.....kio ĝi estas?)
Bavario estas iom aparta de germanio. Ĝi ankoraŭ ekzistas en la 1870aj jaroj....
Vidu! Mi trovis tri nanojn en la apuda kastelo!
Ĉu fakte nano, aŭ simple ŝi estas longe for?
Kiel vi pensas ke li nomiĝas? .... divenu.... (germanoj, kalkulu....)
Germana frukto-butiko
Ĉu mi estas en la ĝusta filmo? Kie mi lasis mian ĉevalon?
Fek al la ĉevalo, mi prenos ŝin anstataŭe!
Sub la kastelo, la 51a IS bone fartis! Vidu ĝin en la foto malantaŭ la ponto..... fakte, prefere vidu ĝin en alia foto....
Kien mi metu ĝin?
Vidu la kroatan kulturon, la trinkaĵon kaj manĝaĵon, la literaturon, kaj la plej bonan necesej-paperon el tuta regiono!.... fek, Kaja, tio ne funkcias - eble oni atentos nin se ni skribos ion je niaj mamoj...
Martin Wiese? Bah! Mi ankaŭ povas ludi kaj kanti samtempe....
En Belgio, estas malmulto fari... pro tio nia nacia sporto estas ebriiĝo!
ŝajnas ke io ajn kiu ebligas okazigon de IS estas bona ideo!
neniu diris al mi ke estas kostum-festo! Fiuloj!
Mi volas igi ŝin senti pli bone pri sia naneco, tamen tio ja iom dolorigas mian dorson. Ne gravas, mi daŭre ridetos!
En rusio la viro tradicie portas jupon, kaj havas longan hararon....
viŝu vian pugon je nia evento! Kaj ni miros je ricevo de plena aliĝilo...... eŭĥ!
Bonan matenon!
damne, la memzorgantoj manĝas - kie estas germanmanĝkuponkontrolumantistorganizantoj?
Vidu la usonan kulturon! Vi povas aĉeti kolaon ĉi en la mondo!
Jen la murgazeto, sed kiom kostas ekzemplero?
Mi devas fari kion? Ah, meti en mian buŝon? Sed mankas instrukcio por diri tion al mi...
Kaj jen, regeo-muziko! Ne, vi ne fumis kanabon - mia ĉapelo ja estas tia.
Aliĝu al TEJO! (se vi ankoraŭ sufiĉe junas....)
Ĉu vi trovis finfine la damnan insekton, aŭ vi devos plu serĉi?
Kastelo kiu aspektas pli bona en la mallumo...
ESTIS LI!!!! LI KULPAS!!!!
Mi lastatempe visitis Baraton...
Sed mi ne kunprenis ilin.
Ĉu ni ludu, tamen?
En la apuda infanlernejo oni trovis krajonojn...
Jen bela ekzemplo de uzo de koloro. Akurate reprezentante la bluajn harojn, kaj ruĝan muzikon ofte trovebla en tiu ĉi angulo de la IS...
Mi estas Melono. Jes, tio estas mia vera nomo - min estas Franco, ĉu ne?
Ŝajne estas kialo ke kelkaj atendas la finon de la IS por pagi sian kotizon...
Bonvenon al la drinkejo. Ni decidis alporti litojn por faciligi aferojn....
Tiel sentas skicofrenio!
Mi ludigas kanton en la diskejo kiu daŭras du minutojn. Mi rapidegu, ĉar jam pasigis tempon pisi!
Atentu la mordulinojn de MIRO
Niaj gepatroj lasis al ni ludi kune :-)
Ili faras ion tre interesan.... sed, ĉiokaze, ĉu vi ŝatas miajn botojn? ;-)
Ĉu la mondo aŭ mi?
La fotilo estas farita por blinduloj, do ne bezonas fokuson.
Vidu la belaĵon! Kostas malmulte! Ege utilas! Mi ne scias kio ĝi estas, kaj fakte al mi ne tro gravas - estas simple bona preteksto ke vi rigardu min!
.....kaj kiam vi vidos la grandan "Esperanto - Bona Ideo" insignon, vi estos tie. Bonŝancon!
Ĉu baldaŭ alvenos la programero?
oni promesis ruĝajn ĉevalojn.... sed tamen mi tute ne plendu!
ĉu mi metis mesaĝkeston? ne gravas - mi prunte-prenos mesaĝon de iu alia...
.....do, kie oni devas meti la akuzativo?
Jes, mi scias - kun tiu ĉapelo mi belegas! Kaj dankon ke ankaŭ vi rimarkas ;-) Ĉu iu hazarde trovis floron? Mian mi perdis....
Mi ankaŭ nun belegas! Ĉu mi rajtas pruntepreni jupeton?
kara, mi forgesis diri al vi - oni devus normale unue depreni la vestojn...
....se tiel vi preferas....
Mi lacas! Bezonas dormi.... ah, jes, jen prelego pri la historio de UEA, kaj ties komparo kun SAT.... (germanaj organizantoj, tio estas inventita programero - ne timu ke vi forgesis okazigi ĝin!)
En francio, ili estas TIOM GRANDAJ!!
Sinkronizita drinkado - olimpika sporto!
Jen la kulturo...
Kiara kulpas.....
Henri, ŝu vi memoraŝ la fraĵoj kiuj ni planiŝ diĥi?
Jen nia popola identeco.
Post tiom da vino, mi ne plu memoras kio estos la programo morgaŭ.... ne gravas, espereble ili rimarkos!
Jomo Seksumas - jen, mi tenas la instrukciojn!
Hej, metu ambaŭ viajn manojn sur la tablon!
Mi planis iri al la lito....
Mateno en la memzorgantejo! Ŝŝŝŝ - homoj jam ekdormas....
Ŝajne unu el la lernantoj ne iris hejmen dum la ferio...
Ĝi estas hundo! Aŭ ĝirafo.... aŭ fiŝo - dependas de la direkto... kaj nombro da frapboteletoj. Tamen, ne gravas, mi trovis inojn....
Mi esperas ke la manĝo ne enhavos spageton aŭ nudelojn....
Mi ne komprenas la ludon, sed ĉiokaze ludas!
Ŝajnas ke Martin baldaŭ ludos piankoncerton al gravaj aristokratoj. Rolf samtempe mortigos kelkajn per la okuloj... Andi ĝuos la ludon ŝajnigi esti unu el ili!
Laŭdire, en lia planedo, li estas ino.... (Indas foje viziti Glazgovon)
Vidu - kontraŭ 10 Eŭroj eblas aĉeti! (la botojn....)
Atentu, Duncin, via frukto defalas...
Vidu, ĝi ne rektas!
En mia planedo eblas manĝi nur brasikon....
Glaso duonplena? Ne dum longe!
.... kaj ie tie ĉi mi havas unu botelon por vi! Do, mi havis....
Hmmm... ĉu eblas ilin replenigi?
Vidu - eblas plenumi la instrukcion 'iru memfiki'!
Estu subtila! MI DIRIS ESTU SUBTILA!!!!
Mankas la besto, sed oni rapide trovis alternativon...
Ĉu vi pensas ke oni rimarkos la kostumon?
Ĉu ŝi portas kostumon, aŭ normale vestas sin tiel?
......kaj tiel nenio restos por Duncan!
Damne, mi eĉ ne komencis ĝis nun!
Unu el ni normale vestas tiel....
Se mi manĝos ĉi kukon, ĉu mi iĝos blanka kaj bruna?
Kiom da homoj havos verdajn vangojn post silvestra momento?
Rigardu profunde en miajn okulojn..... ....kaj diru al mi honeste, ĉu sufiĉe mi razis mian bruston?
Mia raso dum jardekoj provis perfektigi la aspekton de homo.... ... baldaŭ ni eble sukcesos...
En francio, la infanoj aspektas tiel. Estas parto de nian popolan identecon
Ni preferas, tamen, la katojn - ili malpli malicas ol infanoj...
Oni metis kion en mian manĝaĵon....?!
..... kaj kiam mi faras tion, ŝi aspektas kiel ĉarma leporo!
Ne estis mi..... (ĝis nun)
Ĉu iu vidis mian surftabulon?
Ni decidis interŝanĝi la vestojn. Tamen, ni ne povis decidi kiun koloron ni preferas, do ni interŝanĝis nur duonon de la vestaĵo...
Karesu min! (Kaj min).... prrrr
Mi decidis foti la manĝon, kaj tuthazarde apude sidis belul(in)oj....
Inoj aŭ fotilo, inoj aŭ fotilo, inoj aŭ fotilo...... FOTILO!!!
Damne, kiom ofte oni fotos min?! Mi devintus ne porti tiom bonan kostumon.....
Mi scivolas kiom homeca ŝi vere estas.... eble mi inspektu ŝin!
Saluton! Mi denove!!!
Ni manĝis, nun kion ni faru? Ah, ni aŭdas DĴ Leo en la diskejo....
.....kaj tiel, en nia planedo, oni reproduktas sin. Vidu kiel ŝi ĝuas!
Hej, inoj ;-)
Bezonas iom da tempo post tia agado renormaliĝi. Bonŝance, kiel vi certe rimarkas, mi ĵus finrenormaliĝis :-)
Je mia sano! Hi hi hi...
La oreloj estas la sola afero pri nia specio kiu tre similas al homaj. Alie, niaj rasoj estas tute malsamaj...
Jen, mia plej ŝatata ĉambro de la tuta IS ejo!
Ĉu vi volas danci? ...... (ĉu vi povas danci?!)
Ĉu mankas al vi biero? Kiel tio okazis? Sekvu la temon, damne! Jen, ni gvidu vin al la drinkejo kaj savu vian popolan identecon...
Jen ni! La tuta IS! (do, mankas nur 90% de la partoprenantoj en la foto)
Ĉu la tuto estas verda? .... la tuto?!
Du por mi, nulo por vi!
Feliĉajn novajn harojn!
Ĉu vi ankaŭ volas aĉeti germanan ŝminkaĵon?
Ah, la murgazeto! Ĉu mi ankoraŭ povas fokusi la okulojn.... eble....eble.....elbe....lebebebeee...
MI KULPAS!!! JEEEEEEEJ!!!!
Ĉu neniu volas kapti ŝin?!
Damne, la unua tago de la IS estis tiom laciga!
Ŝŝŝŝ - ŝi ĵus tagmanĝis - revenu tuj antaŭ vespera programo....
Jes...... la barbo tiklas........
En mia kulturo, oni preferas blovi ol suĉi....
do, jen la publiko, la mikrofonoj, la gitaro.... kion mi faru nun?
...... kaj tiam ni rimarkis ke ni forgesis stativon..... ......ne gravas, li diris, mi havas tiun kapablon - trejnis min la plej bonaj en la mondo....
Normale mi ludas pli bonan pianon.... ĉu vi certas kiam vi diras al mi ke tio estas piano?
Estas ĉiam momento en ĉiu esperanto-evento kiam la partoprenantoj demandas al si 'kio?!!'
Finfine, tamen, oni ricevas respondon! Ĉi foje, la respondo estis en jupeto....
Ho, jes, ĉiuj volas min! Eĉ la fenestro vokis min tien.....
Ĉu vi volas iĝi milionulo? (Venkanto ricevos premion en italaj eks-liroj...)
.....kaj por 0.0001% de sekvontjara IS kotizo, ĉu tio estas via lasta respondo?
Jes! Kompreneble! Mi ne bezonas helpon de iu ajn alia!
Do, mi ne ĝuste scias... se... mmm.....hmmmmm, jes ja, fakte.....
Tio ne estas taŭga respondo!
Kiel vi klare povas vidi, la Internacia Seminario estas........ tuj malantaŭ la fotilo!
Finfine, iu kiu aŭskultos min!
Ho, kia bela nano!!!
Ĉu tiel mi aspektas kiel mia avino?
Hmmm..... kiun butonon mi elektu hodiaŭ?
Kio? Ne! Ne estis mi..... ĉu? Kio?
Ĉi jare mi eĉ preskaŭ ĉe-estis programeron!
Paf-klik! Jes, bonege! Ni manfrapetu....
........fiku la organizantojn........... tra la la la.........
La kor' de IS nun estas ĉe ŝi! Nia kara junulargastejestrino!
Ĉu vi ne ankaŭ enlitiĝos kun ni?
Ĉu mi devintus antaŭe lerni la vortojn?
Prenu..... Prenu..... PRENU!!!!!!!!
Bonan nokton ;-)
......kaj tiam finfine mi lernis paroli itale!
Feliĉan novan jaron en UKRAINIO!!!!!
Ĉu vi ŝatas mian planton? Mi trovis ĝin en mia genuo...
......se mi ..... nur...... dum du...... pliaj......sekundoj........ne spir....os........... ............... JEN MONDREKORDO!!!!!
ĉu ŝi ĝis nun rimarkis min? Ho - baldaŭ ŝi rimarketos! ;-)
Ŝi estis nur tiom alta...... Ah, jen publiko! (...kaj ŝajne seĝoj?!)
Tiu fono reprezentas nian kulturan identecon..... Belege, ĉu ne?
dolĉe, dolĉe mi dormu..... jes, jen, finfine mi trovis lokon ĉe la IS kie eblas dormi nokte!
Vekiĝu, damne - tiu flamo min hipnotas...... miiii iiiiiros daaaanci..... miiii iiiiiros daaaaanzzzzzzzzzzzzzzz
Hej, kiam estos mia vico? Ĉu mi devas ie aliĝi?